Xi emfazas rolon de altlernejoj en akcelo de agrikultura prospero

(GMT+08:00) 2019-09-06 12:40:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis agrikulturajn altlernejojn plifortigi moralan edukadon kaj kultivadon de talentuloj por antaŭenpuŝi agrikulturan disvolvadon de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn responde al letero de partiaj sekretarioj, prezidantoj kaj fakuloj de pli ol 50 terkulturaj altlernejoj ĵaŭde.

Xi diris en sia letero, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 70 jaroj, agrikulturaj altlernejoj de la lando firme konservis en la memoro sian mision pri fondo de lernejoj, zorgeme kultivis elstarajn talentulojn kaj plifortigis sciencan esploradon kaj novigon, farante pozitivajn kontribuojn al la disvolviĝo de agrikulturo, kamparaj regionoj. kaj terkulturistoj. Li diris, ke la modernigo de Ĉinio postulas agrikulturan kaj kamparan modernigon, por kio scienctekniko kaj talentuloj estas la ŝlosilo. Li aldonis, ke en la nova epoko, la kamparo estas kampo plena de espero kaj vasta scenejo por entreprenado, kaj la supera edukado de Ĉinio en agrikulturo kaj forstkulturo havas grandan potencialon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin