Fervojo inter Pekino kaj Xiong'an komencis provfunkciadon

(GMT+08:00) 2019-09-06 14:08:40     Redaktoro:Yu

La pekina sekcio de la interurba fervojo liganta Pekinon kun la nova regiono Xiong'an komencis provfunkciadon ĵaŭde.

La interurba fervojlinio, kiu estos malfermita por oficiala funkciado en 2020, fariĝos grava ligilo inter la urbaj regionoj de Pekino, la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno kaj la regiono Xiong'an. La Pekina sekcio de la fervojlinio, kun longo de 33,97 kilometroj, komenciĝas de la stacio Liying en la distrikto Daxing kaj finiĝas en la Daxing-a Flughaveno.

La sekcio estas projektita por ĉiuhora rapido de 250 kilometroj, kaj la vojaĝo inter la Pekina Okcidenta Fervojstacio kaj la Daxinga Flughaveno bezonas ĉirkaŭ 20 minutojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin