Ĉinio emfazas dialogon kaj kunlaboron en homrajta kampo

(GMT+08:00) 2019-09-07 10:46:35     Redaktoro:Zhao

Vendrede, antaŭ la 42-a Sesio de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ambasadoro Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto al UN en la ĝeneva oficejo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, okazigis gazetaran konferencon en la Palaco de Nacioj kaj konigis al ĉinaj kaj alilandaj mediatoj la porpledojn kaj opiniojn de Ĉinio pri la homrajta regado kaj la 42-a Sesio de la Homrajta Konsilio de UN.

Chen esprimis, ke nuntempe en la mondo evidentiĝas nestabileco kaj necerteco kaj serioziĝas unuflankismo kaj protektismo. Ĉinio kune klopodos kun diversaj flankoj por firme protekti la multflankecan sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj kiel la kerno, persisti en plurflankismo kaj konservi justecon. Baldaŭ okazos la 42-a Sesio de la Homrajta Konsilio de UN kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj flankoj faru dialogon kaj kunlaboron, forlasante humiligon, premadon kaj aliajn antagonismajn agojn.

Chen emfazis, ke ĉi-jare Ĉinio festas sian 70-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko. En la lastaj 70 jaroj Ĉinio gajnis historiecajn atingojn en la homrajta afero kaj starigis la plej grandskalan sistemon de edukado, socia garantio, medicino kaj baza demokratio en la mondo. 850 milionoj da ĉinoj sin liberigis el malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin