Honkonga registaro kondamnas perfortaĵojn de radikalaj protestantoj

(GMT+08:00) 2019-09-07 11:12:09     Redaktoro:Zhao

Sabate frumatene proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnis la vendredajn perfortajn kaj damaĝajn agaĉojn de radikalaj protestantoj en Prince Edward, Mong Kok kaj Yau Ma Tei.

La proparolanto diris, ke de vendreda posttagmezo radikalaj protestantoj kolektiĝis en Prince Edward, Mong Kok kaj Yau Ma Tei. Ili atakis policejojn, damaĝis publikajn ekipaĵojn kaj metrostaciojn kaj starigis fajrojn en pluraj lokoj, tute malobservante la leĝojn. Tiuj leĝo-malobservantoj detruis socian stabilecon, serioze influis publikan servadon kaj neglektis bezonojn kaj rajtojn de aliaj civitanoj. La registaro de la speciala administracia regiono donas la plej fortan kondamnon al tiaj perfortaĵoj kaj la polico prenos rimedojn por garantii la sekurecon kaj rajtojn de la civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin