Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon pro forpaso de Robert Mugabe

(GMT+08:00) 2019-09-08 08:25:17     Redaktoro:Zhao

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa pro la forpaso de zimbabva eksa prezidento Robert Mugabe.

Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia propra nomo, Xi esprimis sian profundan malĝojon pro la forpaso de la eksa zimbabva gvidanto kaj sinceran kondolencon al la zimbabvaj registaro kaj popolo kaj ankaŭ al la familianoj de Mugabe.

Xi diris, ke Mugabe estis elstara ŝtatestro kaj gvidanto de la nacia liberiga movado de Zimbabvo kaj Afriko, vizitis Ĉinion plurfoje kaj faris rimarkindajn kontribuojn por antaŭenigi la amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Zimbabvo kaj inter Ĉinio kaj Afriko.

Xi aldonis, ke la forpaso de Mugabe estas grandega perdo al la zimbabva popolo kaj Ĉinio perdis malnovan amikon kaj bonan amikon.

Xi diris, ke la ĉina flanko volas daŭrigi sian tradician amikecon kun Zimbabvo kaj volonte laboros kun la zimbabvaj registaro kaj popolo por larĝigi kaj profundigi la kunlaborojn inter la du flankoj en ĉiuj kampoj kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de la ĉina-zimbabva strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin