Irano retenas fremdlandan ŝipon pro kontrabando de dizeloleo

(GMT+08:00) 2019-09-08 10:22:15     Redaktoro:Zhao

Irana novaĵ-agentejo Fars raportis dimanĉe, ke la irana marborda gvardio kaptis fremdlandan ŝipon suspektatan pri kontrabando de dizeloleo kaj retenis 12 ŝipanojn, kiuj ĉiuj estas civitanoj de Filipinoj.

Iu oficiro de la marborda gvardio, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke la marborda gvardio kaptis ŝipon kun 283 900 litroj da dizeloleo kaj retenis 12 filipinajn civitanojn sur la ŝipo.

La kazo estas nun sub la juĝa proceduro.

En la mezo de julio ankaŭ la Irana Islama Revolucia Gvardio retenis fremdlandan ŝipon, kun miliono da litroj da kruda petrolo, suspektatan pri kontrabando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin