Pakistana prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto

(GMT+08:00) 2019-09-09 11:51:29     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Islamabado pakistana prezidento Arif Alvi renkontiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Alvi petis Wang transdoni lian saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Pakistano rigardas Ĉinion kiel la plej fidindan amikon kaj kore dankas Ĉinion pro la longtempaj kaj malegoismaj subteno kaj helpo en diversaj kampoj. Pakistano deziras al Ĉinio senĉese akiri novan progreson pri disvolvado kaj nacia konstruado. Pakistano oponas ĉiujn intencojn, kiuj celas izoli Ĉinion kaj malhelpi ĝian disvolvadon, kaj la intencoj certe malsukcesos. Pakistano gratulas Ĉinion pro ĝia granda atingo post la fondiĝo de la popola respubliko, kaj volas profundigi kontraŭterorisman kunlaboron kun Ĉinio por kune batali kontraŭ Orient-Turkestana Movado kaj aliaj teroristaj fortoj kaj protekti sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj projektoj en Pakistano.

Wang transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi al Alvi kaj diris, ke en la pasinta jaro, la tutvetera strategia kunlabora partnereco de la du landoj sub la gvidado de la dulandaj gvidantoj forte disvolviĝis. Ĉinio volas labori kun Pakistano por konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Dum la vizito en Pakistano, Wang renkontiĝis ankaŭ kun pakistanaj ĉefministro Imran Khan, ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi, kaj terarmea stabestro Qamar Javed Bajwa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin