Animaciaĵoj kaj kartunoj en formo de sabloskulpturo

(GMT+08:00) 2019-09-09 09:05:00     Redaktoro:Xiong

En la 10a de julio sabloskulptistoj kreis sabloskulptaĵojn en la Sabloskulptura Parko Nansha en Zhujiajian de la urbo Zhoushan de la provinco Zhejiang. Komence de julio en la parko komenciĝis la kreado de sabloskulptaĵoj pri figuroj el animaciaĵoj kaj kartunoj. Estas pli ol tridek sabloskulptistoj venintaj el Ĉinio kaj eksterlandoj, kiuj kreos pli ol kvindek sablajn verkojn pri animaciaĵoj kaj kartunoj kune.

Tiu ĉi ekspozicio de la sabloskulptaĵoj oficiale malfermiĝos en la 19a de julio, kaj tiam vizitantoj povos aprezi ne nur la sablajn artaĵojn en diversaj stiloj, sed ankaŭ la pejzaĝojn el montoj kaj maro kaj la oran sablon ĉe la orienta maro.

Ĉiuj fotoj estas faritaj de Xu Yu, fotografisto-rapostisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin