Okazis provludo de celebroj de 70-jara jubileo de ĈPR

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:18:59     Redaktoro:Yu

Laŭ la gazetara centro pri celebroj de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, de sabate nokte ĝis dimanĉe frumatene okazis komuna provludo de la celebroj en la regiono de la placo Tian'anmen, kaj proksimume 90 000 homoj aliĝis al la provludo aŭ subtenaj laboroj.

La komuna provludo inkluzivis ceremonion de mitingo, militan paradon, amasparadon, festan celebradon, transigon kaj urĝan traktadon. Armeanoj ekzercis sin per marŝado en revuo kaj defilado. Popolamasoj por parado estis ekzercitaj per kolektiĝo kaj disiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin