Xi gratulas Kim okaze de datreveno de fondiĝo de KDPR

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:23:33     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, okaze de la 71a datreveno de la fondiĝo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en la mesaĝo, ke nome de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas varman gratulon kaj sincerajn dezirojn al kamarado prezidanto kaj la Korea Laborista Partio, la registaro kaj popolo de la Korea Demokratia Popola Respubliko okaze de la 71a datreveno de la fondiĝo de la demokratia popola respubliko. Li diris, ke en la pasintaj 71 jaroj, sub la gvidado de la Korea Laborista Partio, la popolo de la lando senĉese antaŭenpuŝis revolucion kaj konstruadon de socialismo, kaj li kredas, ke sub la kondukado de la Korea Laborista Partio gvidata de kamarado prezidanto, la lando certe atingos pli grandan sukceson de la socialisma afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin