Ĉinio emisios memorigajn monerojn por 70a datreveno de fondiĝo de ĈPR

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:28:12     Redaktoro:Yu

La centra banko diris, ke Ĉinio emisios kompleton da moneroj ekde la 10a de septembro por memorfesti la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).

La Ĉina Popola Banko diris en sia retpaĝaro, ke la kompleto inkluzivas du orajn, kvar arĝentajn kaj unu kupran monerojn, kaj ĉiu estas laŭleĝa valuto.

La centra banko diris, ke unu el la oraj moneroj, kun diametro de 60 milimetroj, enhavas 150 gramojn da oro kaj havas nominalan valoron de 2 000 juanoj (ĉirkaŭ 281,29 usonaj dolaroj), kaj la alia ora monero, kun diametro de 22 milimetroj, enhavas 8 gramojn da oro kaj havas valoron de 100 juanoj.

Ĉiuj moneroj havas la nacian emblemon sur la averso kaj estas surskribitaj per ĉinaj ideogramoj "la 70a datreveno de la fondiĝo de la ĈPR" sur la dorsa flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin