Eksterlanda komerco de Ĉinio fariĝis pli bonkvalita dum stabila kresko

(GMT+08:00) 2019-09-09 18:42:07     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj publikigitaj de la Ĝenerala Dogana Administracio montris, ke en la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, la varkomerca eksportado de Ĉinio kalkuliĝis al 20,13 duilinoj da juanoj, kreskante je 3,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La bona rezulto estis malfacile akirebla sub kompleksa kaj ŝanĝiĝema situacio. La eksterlanda komerco de Ĉinio fariĝis pli bonkvalita dum stabila kresko kaj montris grandajn flekseblecon kaj potencialon.

Pro la influo de unuflankeco kaj protektismo, la Monda Organizo pri Komerco malaltigis de 3,7% ĝis 2,6% sian anticipon pri ĉi-jara kresko de la tutmonda koemrco en aprilo. Sed estas aparte okulfrape, ke sub tia situacio, la eksterlanda komerco de Ĉinio subtenis stabilan kreskon en la unuaj ok monatoj de tiu ĉi jaro.

Unue, Ĉinio plibonigis la strukturon de la importado kaj eksportado. En la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, la importado kaj eksportado de ĝenerala komerco kun pli alta aldonvaloro kreskis je 5,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Samtempe, industrioj dominantaj la eksportadon turniĝis al tiuj de ekipaĵa fabrikado kaj alta teknologio kun alta intenseco de kapitalo kaj teknologio, kiuj okupis 57,9% de la totala eksportado. Tio montris rapidiĝon de la paŝoj al industria transformiĝo.

Due, la merkato de importado kaj eksportado de Ĉinio fariĝis diversiga, kaj la kontraŭriska kapablo de ĉinaj entreprenoj plialtiĝis. En la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, la eksterlanda komerco kun la Eŭropa Unio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Japanio kreskis je 9,7%, 11,7%, 0,7% respektive, kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko de la komerco kun landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo estis pli alta je 6,3 procentpunktoj ol la ĝenerala kresko.

Krome, privataj entreprenoj ankoraŭ estis gravaj fortoj akcelanta la kreskon de la eksterlandaj komerco de Ĉinio. En la unuaj 8 monatoj de la kuranta jaro, la totala kvanto de eksportado de ĉinaj privataj entreprenoj kalkuliĝis al 8,49 duilionoj da juanoj, kreskante je 11,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli rapida je 7,6 procentpunktoj ol tiu de la eksterlanda komerco de la lando. Privataj entreprenoj fariĝis la plej grava parto de la ĉina eksterlanda komerco anstataŭ fremdlandaj firmaoj en Ĉinio.

Sub la situacio de ekstera medio plena de necerteco, la eksterlanda komerco de Ĉinio fariĝis pli bonkvalita dum stabila kresko, kio helpas al entreprenoj rapidigi la paŝojn de teknologia novigado, pliigi la aldonvaloron de produktoj, plialtigi produktivecon kaj plifortigi la kapablon de rezisto kontraŭ riskoj. Malgraŭ ia ajn granda ŝtormo, la longe elprovita ĉina ekonomio firme antaŭeniros en la direkto de altkvalita disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin