Nepalo ĉefministro K.P.Sharma Oli renkontiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2019-09-10 19:48:10     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Katmanduo, nepala ĉefministro K.P.Sharma Oli renkontiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto, kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Oli petis Wang transdoni liajn saluton kaj bondeziron al ĉinaj gvidantoj. Li diris, ke la nepala popolo havas produndan amikecon kun la ĉina popolo, kaj la du landoj havas longtempan kaj striktan kunlaboron. Estonteco de la nepala popolo estas strikte ligita kun tiu de Ĉinio. Nepalo gratulas Ĉinion pro la 70-a datreveno de la fundiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, admiras grandajn atingojn de disvolviĝo, kaj kore deziras al la granda ĉina popolo akiri pli grandajn atingojn.

Wang transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi al Oli. Li diris, ke Ĉinio kaj Nepalo estas amikaj najbaroj, kaj sub la komuna klopodo de la du landoj, rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo fariĝis modelo de rilatoj inter landoj de egale traktado kaj reciproka profio. Ĉinio volas labori kun Nepalo por krei novan estontecon de la amikaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin