Xi salutis ĉiujn instruistojn kaj edukistojn okaze de Instruista Tago

(GMT+08:00) 2019-09-10 14:44:56     Redaktoro:Yu

Marde, la 10an de septembro okaze de la ĉina Instruista Tago, en la Granda Popola Halo en Pekino okazis kunveno por honori progresintajn grupojn kaj individuojn el la tutlanda eduka sistemo. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ili, esprimante varman gratulon al ili kaj festan saluton al ĉiuj instruistoj kaj edukistoj de la tuta lando

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, varme manpremis kun tiuj reprezentantoj kaj sincere interparolis kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin