Ĉinio forte magnetizas fremdlandan inevston

(GMT+08:00) 2019-09-10 19:57:26     Redaktoro:Yu
Dimanĉe en la ĉina marborda urbo Xiamen malfermiĝis la 20a Ĉina Internacia Foiro pri Investado kaj Komerco 2019. La sumo de tiutage subskribitaj kontraktoj pri komerco de agrikulturaj produktoj de la Zono kaj Vojo kaj pri uzo de fremdlandaj investaĵoj kalkuliĝis al 29,5 miliardoj da usonaj dolaroj. En la foiro la Komerca kaj Disvolva Organizo de la UN oficiale publikigis la Raporton pri Monda Investado 2019, kiu montris, ke en 2018, la fremdlanda rekta investado de la mondo malkreskis de tri jaroj, sed la sumo de fremdlandaj investaĵoj uzitaj de Ĉinio pliiĝis, kio refoje pruvis, ke Ĉinio meritas esti la plej grava celloko de internacia investado.

La raporto diris, ke en la lasta jaro, la fremdlanda rekta investado de la mondo malkreskis je 13% kompare kun la antaŭa jaro. Sed la sumo de fremdlandaj investaĵoj altiritaj de Ĉinio kalkuliĝis al 139 miliardoj da usonaj dolaroj – nova alto, kreskante je 4%. La proporcio de Ĉinio okupis pli ol 10% de la monda totalo. Ĉinio restis la dua plej granda celloko de fremdlanda rekta investado. Okulfrapaj donitaĵoj kaj anticipoj montris, ke Ĉinio forte magnetizas fremdlandan inevston.

La magneta forto fontas de la granda merkato de Ĉinio, kompletaj industriaj ĉenoj, riĉaj homaj resursoj, fortika infrastrukturo kaj bona reto de loĝistika servo. Ĉinio havas 1 400 milionojn da loĝantoj, kaj pli ol 400 milionoj de ili apartenas al la mezenspezaj grupoj. Pro la grandega merkata potencialo kaj rapide kreskanta konsuma postulado, la altiro de Ĉinio kiel la monda merkato kreskas kun la tempo.

La magneta forto fontas ankaŭ de la firma decido de Ĉinio pri malfermo kaj kreado de favora komerca medio. La Raporto pri Monda Investo 2019 diris, ke en la lasta jaro, 55 ekonomioj lanĉis 112 politikojn kaj rimedojn pri investo, kaj 34% de ili estis ellaboritaj por limigi aŭ reguligi fremdlandan investadon.

Komercaj konfliktoj unuflanke provokitaj de Usono aldonis necertecojn al la mondo kaj reduktis la fluadon de internaciaj kapitaloj, tamen la ĉina merkato kun multoblaj avantaĝoj de komerca medio estas malfacile forlasebla por fremdlandaj entreprenoj. Ĉinio restas la plej alloga celloko de investo en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin