Redoni ekipaĵon al Huawei rivelas neleĝecon kaj arbitrecon de Usono

(GMT+08:00) 2019-09-11 14:15:39     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Usono lastatempe redonis al la kompanio Huawei la telekomunikan ekipaĵon, kiun ĝi kaptis antaŭ du jaroj laŭ sia kaprico, kio rivelas la "kontraŭleĝan kaj arbitran" naturon de ĝia miskonduto.

Huawei lastatempe retiris la proceson iniciatitan en junio kontraŭ usonaj registaraj institucioj, post kiam Vaŝingtono redonis la ekipaĵon, kiun ĝi kaptis antaŭ du jaroj.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas falsajn akuzojn de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj ĝian misuzon de nacia potenco por subpremado de ili. Hua diris, ke tia praktiko estas malhonora kaj malmorala kaj agas kontraŭ la principo de merkata ekonomio, por kiu Usono deklaris sin ĉampiono. Ŝi aldonis, ke la ago grave difektos la reputacion kaj kredindecon de Usono kaj ankaŭ la fidon de aliaj landoj en kunlaboro kun ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin