Publikigo de listoj de varoj esceptitaj el aldonaj tarifoj mildigas influon de komercaj konflikto sur firmaoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-09-11 18:52:37     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede publikigis la unuan aron da listoj de usonaj varoj esceptitaj kiel la unuaj el aldonaj tarifoj sur usonaj produktoj. Laŭ la Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio, la escepto validiĝos en la 17a de septembro. Estis la unua fojo, ke Ĉinio publikigis listojn de varoj esceptitaj el aldonaj tarifoj sur usonaj produktoj, de post kiam Usono eskaladis komercajn konfliktojn. Ĉinio publikigis la listojn por maksimume redukti la influon de komercaj konfliktoj sur kompanioj en Ĉinio, kio reflektis kvietecon kaj raciecon de la ĉina flanko en traktado de komercaj konfliktoj kaj ankaŭ ĝian respondecon pri entreprenoj kaj civitanoj.

En la pasinta pli ol unu jaro, fronte al la unuflankaj kaj protektismaj praktikoj de Usono, Ĉinio devigite prenis kontraŭrimedojn trifoje. Ĉinio aldonis tarifojn sur usonajn produktojn ne por kolekti tarifojn de usonaj kompanioj, sed por firme defendi kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo kaj protekti siajn justajn rajtojn kaj interesojn. Ĉar la ĉina flanko scias, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj ĝiaj reagoj al usonaj rimedoj de la Sekcio 301 povas influi ankaŭ iujn entreprenojn en Ĉinio, tial Ĉinio rezolute oponas komercan konflikton. Ĝi firme reagas al usona tiranaj agoj, kaj samtempe ĝi faras sian plejeblon por redukti influon sur entreprenoj en Ĉinio. La ellaboro kaj publikigo de la listoj de varoj esceptitaj el aldonaj tarifoj plene reflektas ampleksan konsideron de Ĉinio en traktado de komerca milito.

La 13an de majo la ĉina flanko komencis la laboron pri escepto de usonaj produktoj el aldonaj tarifoj. Rilataj administracioj de Ĉinio kontrolis ĉiujn efikajn peticiojn, aŭskultis opiniojn kaj konsideris anstataŭigeblecon de varoj. Surbaze de tiuj laboroj, Ĉinio publikigis du listojn de varoj esceptitaj kiel la unuaj el aldonaj tarifoj. Ili inkluzivas 16 erojn de produktoj.

Laŭ interkonsento de Ĉinio kaj Usono, la du flankoj okazigos la 13an altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en Vaŝingtono en la komenco de oktobro. La du flankoj devas renkonti unu la alian duonvoje kaj klopodi por fari esencan progreson konforme al la komuna deziro de diversaj flankoj, inkluzive de usonaj kompanioj. Ĉinio bone faros siajn aferojn same kiel antaŭe, mildigos influon de komercaj konfiliktoj sur kompanioj per politika miksaĵo kaj aplombe traktos ĉiajn defiojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin