Speciala sendito de Xi Jinping ĉeestis funebraĵon de Robert Gabriel Mugabe

(GMT+08:00) 2019-09-15 17:26:16     Redaktoro:Shanshan

Sabate Gu Shengzu, speciala sendito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĉeestis la funebran ceremonion de zimbabva eksa prezidento Robert Gabriel Mugabe, okazintan en zimbabva ĉefurbo Harareo. Reprezentante prezidanton Xi, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Gu esprimis profundan funebron pri forpaso de s-ro Mugabe, kaj donis sinceran simpation al zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, zimbabva popolo kaj familianoj de s-ro Mugabe.

Dum vizito en Zimbabvo, Gu renkontiĝs kun Mnangagwa. Gu diris, ke s-ro Mugabe estas elstara politikisto kaj gvidanto de nacia kaj liberiga movado de Zimbabvo kaj Afriko. Li faris apartan kontribuon por akceli amikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Zimbabvo kaj inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio neniam forgesos la malnovan kaj bonan amikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin