Senĉese ariĝas pozitivaj faktoroj de la ĉina ekonomio altkvalite disvolviĝanta

(GMT+08:00) 2019-09-16 19:51:50     Redaktoro:Xiong

La donitaĵoj elmetitaj de la ĉina Nacia Statistika Buroo montras, ke en la antaŭaj ok monatoj de ĉi jaro la nacia ekonomio de Ĉinio moviĝis en racio, la tendenco de struktura perfektiĝo ne ŝanĝiĝis, kaj la situacio restis en stabileco. Dum la ĵus pasintaj ferioj por la Aŭtunmeza Festo la nombro de enlandaj turistoj superis 100 milionojn da homoj laŭfoje, do kreskis je 7,6% kompare kun tiu de la sama periodo en la jaro 2018, kaj la enspezo de enlanda turismado kreskis je 8,7%, kio montras grandan merkatan postulon de Ĉinio. Evidentiĝas, ke senĉese ariĝas pozitivaj faktoroj de la ĉina ekonomio altkvalite disvolviĝanta.

En la antaŭa ok monatoj ĉefaj ekonomiaj indikoj de Ĉinio, kompare kun tiuj en julio, iuj leviĝis, iuj malleviĝis, sed la ĝenerala tendenco estis stabila. Ekzemple, la produktaj indikoj de servindustrio iris supren je 7%, dum la aldona valoro de industrio super la difinita skalo - je 6,5%, kio signifas, ke la produktado funkciis en firmeco.

Unu el la gravaj pozitivaj faktoroj de la ĉina ekonomio estas tio, ke la dungiteco daŭris en bona stato. En la antaŭaj ok monatoj Ĉinio plenumis 89,5% de la celo por dungado, kaj la kvanto de senlaboreco estis je 5,2%. Dungiteco estas la plej granda prizorgo de Ĉinio, kaj la stabila dungiteco metas solidan fundamenton por la altkvalita disvolviĝado de la ĉina ekonomio.

En tia okazo, en kiu la monda ekonomio frontas al necerteco, Ĉinio tamen ankoraŭ konservas la konstantecon kaj stabilecon de makropolitiko, agas kontraŭ diversspecaj riskoj kaj defioj, senhalte direktiĝas al altkvalita disvolviĝado, kaj ĉiam prezentas firman tendencon al la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin