HSAR forte kondamnas perfortajn agojn de radikalaj protestantoj

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:24:59     Redaktoro:邱杰明

Dimanĉe vespere, proparolanto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) forte kondamnis perfortajn agojn de radikalaj protestantoj en la regiono Honkonga Insulo.

La proparolanto diris, ke la protestantoj faris radikalajn manifestaciojn en la regiono Causeway Bay, la regiono Wan Chai kaj la centra regiono malgraŭ opono de la polico. Iuj obstrukcis gravajn vojojn per diversaj objektoj kaj ĝenis la trafikon en la regiono Honkonga Insulo. Iuj ĵetis benzinajn bombojn kaj brikojn al la ĉefsidejo de la registaro, estigante incendiojn en kelkaj lokoj en la regiono Admiralty kaj la regiono Wan Chai. Iuj fajrigis la ĉinan nacian flagon en la regiono Wan Chai, defiante la ŝtatan suverenecon.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnis tiajn perfortajn agojn. La proparolanto diris, ke perfortaj agoj absolute ne povas solvi la problemojn, sed nur damaĝas la socion, kaj ke la registaro volas fari intertraktadon kun honkongaj loĝantoj por kune solvi profundajn problemojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin