Kunveno pri deradikaliga batalo kaj certigo de homaj rajtoj en Xinjiang okazis en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2019-09-17 13:19:33     Redaktoro:Yu

Lunde dum la 42a kunveno de la Homrajta Konsilio de la UN en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj okazigis flankan kunvenon pri deradikaliga batalo kaj certigo de homaj rajtoj en Xinjiang. Invititaj fakuloj konigis al la ĉeestantoj rimedojn, spertojn kaj atingojn de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la klopodo por deradikaligo kaj certigo de homaj rajtoj. La kunvenon ĉeestis pli ol 50 reprezentantoj de registaroj, internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj.

Wu Leifen, ĝenerala vicsekretario de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, prezidis la kunvenon. Ŝi diris, ke la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estis minacata de perfortaj terorismaj fortoj, religiaj ekstremismaj fortoj kaj separismaj fortoj, kaj disvastigo de religia ekstremismo ne nur serioze atencis la bazajn rajtojn de popolamasoj en Xinjiang, sed ankaŭ servis kiel varmobedo de perfortaj terorismaj agoj en la regiono. Ŝi aldonis, ke Xinjiang prenis serion da rimedoj kaj atingis bonajn rezultojn en la lastaj jaroj. La situacio de publika sekureco en Xinjiang pliboniĝis fundamente, la nombro de perfortaj terorismaj okazaĵoj draste malpliiĝis, kaj la bazaj rajtoj de homoj estis efike protektataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin