Ĝenerala Asembleo de UN finis sian 73an sesion

(GMT+08:00) 2019-09-17 13:52:11     Redaktoro:Yu

La 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj finiĝis lundon.

En la ferma plena kunveno de la sesio, la eksiĝonta prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Maria Fernanda Espinosa Garces, transdonis la martelon al la elektita prezidanto de la 74a sesio Tijjani Muhammad-Bande, simbolante la transdonon de potenco.

Espionosa diris, "Mia sincera espero por la 74a sesio estas, ke ni ne nur aŭdos fortajn defendojn de multflankeco, sed ankaŭ vidos liveritajn palpeblajn avantaĝojn al la homoj."

En sia fina parolado kiel prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Espinosa diris, ke ŝi esperas vidi konkretajn agojn por fari ĉi tiun organizon pli efika, travidebla, inkluziva, respondeca, kaj rilata al ĉiuj homoj ĉie.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis gratulon pro la fino de la sesio. Li diris en parolado, ke multaj el la demandoj diskutitaj, levitaj kaj plenumitaj dum la 73a sesio atestas tion, kio povas esti atingita per internacia kunlaboro kaj kompetenta gvidado. Li aldonis, ke la adopto de du tutmondaj paktoj pri migrado kaj rifuĝintoj fare de la Ĝenerala Asembleo estas rimarkindaj ekzemploj, kaj en la pasinta jaro la UN antaŭenpuŝis siajn ampleksajn reformojn je senprecedenca rapideco kaj skalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin