Kian rajton Usono havas por fari rimarkojn pri rompo de Salomonoj kun Tajvano

(GMT+08:00) 2019-09-18 17:22:38     Redaktoro:Xiong

Oni raportis, ke antaŭ nelonge proparolanto de la usona Ŝtata Departemento rimarkis, ke Salomonoj decidis fini "la diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano, kaj Ĉinio konstante plimalgrandigas la internacian spacon de Tajvano kaj ŝanĝas la nunan situacion de la du marbordoj, pri kio Usono sentas desapontiĝon. Por tio Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la gazetara konferenco de la 18a de septembro: kian rajton Usono havas por fari rimarkojn pri suverena ŝtato, kiu decidis starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio surbaziĝante de la principo pri unu Ĉinio?

Geng Shuang substrekis, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj dume Tajvano estas parto neforigebla de la ĉina teritorio. Tio estas la historia fakto kaj ankaŭ la ĝenerala rekono por la internacia amplekso. Baziĝante sur la principo pri unu Ĉinio, Ĉinio jam starigis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun 178 landoj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin