Proparolanto de la germana registaro diris merkrede, ke Germanio decidis pluvalidigi la armilan embargon kontraŭ Saud-Arabio por duonjaro.
La germana novaĵ-agentejo raportis, ke la proparolanto diris, ke laŭ la renovigita embargo, la germana registaro aprobos neniun peton pri armila eksporto al Saud-Arabio, kaj iu ajn jam aprobita eksporto ne devas esti liverita antaŭ la 31a de marto, 2020.
Saud-arabia ĵurnalisto Jamal Khashoggi estis mortigita la 2an de oktobro 2018 en la saud-arabia ambsadorejo en Istambulo. Germanio poste deklaris efektivigon de armila embargo kontraŭ Saud-Arabio ekde novembro de 2018.