Guterres laŭdis kontribuojn de Ĉinio al UN

(GMT+08:00) 2019-09-21 14:40:01     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Antonio Guterres, vendrede laŭdis la kunlaboron de Ĉinio kun kaj ĝiajn kontribuojn al la monda organizo, antaŭ la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kiu falas en la 1an de oktobro.

"Ĉinio estis ŝlosila partoprenanto en la laboro de nia organizo kaj ludis centran rolon kiel kolono de internacia kunlaboro kaj multflankeco. Ĉinio kaj la UN plu kunlaboras por trakti urĝajn tutmondajn demandojn," Guterres diris en mesaĝo, legita de lia adjunkto Amina Mohammed en akcepto de la Nacia Tago, kiun okazigis la konstanta misio de Ĉinio al UN.

Li diris, "Estas plezuro esti kun vi por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉi tiu jaro markas ankaŭ 40-jariĝon de la ĉeesto de la UN en Ĉinio."

Guterres esprimis la esperon kunlabori kun Ĉinio pri klimatŝanĝIĝo. Li diris, ke venontsemajne, li kunvokos la Pintkunvenon pri Klimata Agado, kunvenigante mondajn gvidantojn por trakti ĉi tiun urĝan defion. Li aldonis, ke ĉina gvidantaro estos ŝlosila, kaj li laŭdas Ĉinion pro ĝia laboro pri klimataj solvoj bazitaj sur naturo kaj pro ĝia promeso ĝisdatigi klimatan celon antaŭ 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin