La komunikaĵo montris, ke la registaro de la du landoj konsentis disvolvi amikecajn rilatojn surbaze de principoj de respekto de suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, reciproka profito kaj egaleco, kaj paca kunekzisto. La registaro de Salomonoj agnoskas, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika leĝa registaro, kiu reprezentas la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. La salomona registaro rompis la tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj promesis tranĉi oficialan komunikadon kun Tajvano.
Wang diris al amaskomunikiloj post subskribo de la komunikaĵo, ke la historio certe pruvos, ke la decido de Salomonoj pri establo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio tute konformas al bazaj kaj longedaŭraj profitoj de Salomonoj, tute respondas al la komuna aspiro de la popolo kaj estas nerezistebla tendenco de la epoko.
Wang montris, ke baldaŭ venos la 70a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj en tiu ĉi grava momento aldonas specialan signifon al la soleno kaj aŭguras brilan perspektivon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj.