Ĉinio profundigos komercan kaj investan kunlaboron kun Bahamoj

(GMT+08:00) 2019-09-22 14:48:00     Redaktoro:Yu

Ĉina altranga leĝdonanto diris, ke Ĉinio volas senĉese akceli sian kunlaboron kun Bahamoj en la kampoj de komerco kaj investo.

Cai Dafeng, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio, faris la rimarkojn dum vizito al la lando de la 19a ĝis la 21a de septembro. Cai diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Bahamoj bone disvolviĝis, kun pliboniĝo de politika reciproka fido, progreso de kunlaboro en diversaj kampoj kaj pliiĝo de interpopolaj interŝanĝoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Cai diris, ke Ĉinio volas senĉese akceli sian kunlaboron kun Bahamoj en la kampoj de komerco, investo, kulturo, edukado, turismo, agrikulturo kaj infrastruktura konstruo. Li aldonis, ke la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio pretas plifortigi komunikadon kun la bahama parlamento por konduki pli oftajn kontaktojn sur malsamaj niveloj kaj interŝanĝojn de regadaj spertoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin