Ĉinio publikigis blankan libron pri progreso de homaj rajtoj en pasintaj 70 jaroj

(GMT+08:00) 2019-09-22 18:34:19     Redaktoro:Yu

Ĉinio dimanĉe publikigis blankan libron pri sia progreso en la kampo de homaj rajtoj dum la pasintaj 70 jaroj.

La blanka libro, titolita "Serĉi Feliĉon por Popolo: 70-jara Progreso pri Homaj Rajtoj en Ĉinio", estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio.

La dokumento diris, ke havi feliĉan vivon estas la ĉefa homa rajto. Ĉinio konsideras la rajtojn pri ekzistado kaj disvolviĝo kiel la ĉefajn kaj bazajn homajn rajtojn kaj plibonigas la rajtojn de sia popolo en kunordigita maniero de post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en 2012. Antaŭ sepdek jaroj, sub la gvidado de la KPĈ, la popolo de Ĉinio emancipiĝis kaj fariĝis mastroj de sia lando.

La blanka libro diris, ke dum la pasintaj sep jardekoj, la ĉina nacio stariĝis, prosperiĝis kaj fortiĝis; ĉiuj bazaj rajtoj de la popolo estis pli bone respektataj kaj protektataj; kaj Ĉinio faris konstantan kontribuon al la internacia afero de homaj rajtoj. Ĉinio malfermis novan vojon de protekto de homaj rajtoj surbaze de siaj naciaj kondiĉoj kaj pliigis la diversecon de homaj civilizacioj. En la estonteco, la ĉina popolo certe ĝuos plenajn pli vastajn rajtojn kaj realigos ĉiuflankan disvolviĝon sur pli alta nivelo.

La blanka libro rimarkigis, ke en la nova epoko, Ĉinio plu subtenos kulturan diversecon, komunikiĝos kun kaj lernos de aliaj civilizacioj kaj laboros kun la internacia komunumo por realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon, akceli progreson de la mondo en homaj rajtoj kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin