Novaĵoj  (Septembro 23)

(GMT+08:00) 2019-09-23 16:12:04     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 23a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esprimas salutojn okaze de la rikolt-festo de ĉinaj terkulturistoj; Ĉinio publikigis blankan libron pri progreso de homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping adresis salutojn al terkulturistoj kaj homoj laborantaj en agrikulturo kaj la kamparo lunde, la 23an de septembro, en kiu estas celebrata la dua rikolt-festo de ĉinaj terkulturistoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis siajn salutojn per la nove malfermita kanalo dediĉita al agrikulturo kaj kamparaj aferoj de la Ĉina Centra Televido.

Aprobite de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, la tago, je kiu komenciĝas Aŭtuna Ekvinokso, unu el la 24 sunperiodoj, estis oficialigita kiel la rikolt-festo de ĉinaj terkulturistoj ekde 2018. La festo falas en la 22an, 23an aŭ 24an de septembro.

Dimanĉe vespere, proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnis perfortaĵojn kaj detruojn, kiujn faris radikalaj protestantoj en kelkaj regionoj de Honkongo en sinsekvaj du tagoj.

La proparolanto diris, ke radikalaj protestantoj blokis vojojn, estigis fajron, kaj ĵetis benzinajn bombojn en la distrikto Shatin, endangerigante civitanojn. Ili senbride detruis la fervojstacion Shatin kaj devigis homojn rezigni fervojan servon. Krome, ili malhelpis butikojn, detruis vendejajn instalaĵojn kaj ĝenis ĉiutagan vivon de civitanoj. Iliaj kondutoj malobeis leĝojn kaj tute ignoris rajtojn de civitanoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnas kontraŭleĝajn agojn de protestantoj, kaj ke la polico alportos tiujn respondecajn pri kontraŭleĝaj agoj al la justeco.

Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris dimanĉe, ke Honkongo vizaĝas al grandega defio, kaj daŭra perforto havas grandan influon sur laboron kaj ĉiutagan vivon de laboristoj. La honkonga registaro certe faros sian plejeblon por ĉesigi perforton, protekti socian ordon kaj garantii vivpanon de laboristoj.

Ĉinio dimanĉe publikigis blankan libron pri sia progreso en la kampo de homaj rajtoj dum la pasintaj 70 jaroj.

La blanka libro, titolita "Serĉi Feliĉon por Popolo: 70-jara Progreso pri Homaj Rajtoj en Ĉinio", estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio.

La dokumento diris, ke havi feliĉan vivon estas la ĉefa homa rajto. Ĉinio konsideras la rajtojn pri ekzistado kaj disvolviĝo kiel la ĉefajn kaj bazajn homajn rajtojn kaj plibonigas la rajtojn de sia popolo en kunordigita maniero de post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en 2012. Antaŭ sepdek jaroj, sub la gvidado de la KPĈ, la popolo de Ĉinio emancipiĝis kaj fariĝis mastroj de sia lando.

La blanka libro diris, ke dum la pasintaj sep jardekoj, la ĉina nacio stariĝis, prosperiĝis kaj fortiĝis; ĉiuj bazaj rajtoj de la popolo estis pli bone respektataj kaj protektataj; kaj Ĉinio faris konstantan kontribuon al la internacia afero de homaj rajtoj. Ĉinio malfermis novan vojon de protekto de homaj rajtoj surbaze de siaj naciaj kondiĉoj kaj pliigis la diversecon de homaj civilizacioj. En la estonteco, la ĉina popolo certe ĝuos plenajn pli vastajn rajtojn kaj realigos ĉiuflankan disvolviĝon sur pli alta nivelo.

La blanka libro rimarkigis, ke en la nova epoko, Ĉinio plu subtenos kulturan diversecon, komunikiĝos kun kaj lernos de aliaj civilizacioj kaj laboros kun la internacia komunumo por realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon, akceli progreson de la mondo en homaj rajtoj kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Serba prezidento Aleksandar Vucic salutis Ĉinion kiel la plej honestan kaj fidindan amikon de sia lando sabate en koncerto festanta la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en Beogrado.

En sia tonika parolado en la koncerto, Vucic esprimis sian gratulon okaze de la fondiĝa datreveno de la ĈPR kaj laŭdis la disvolvajn atingojn de Ĉinio, emfazante la grandajn profitojn, kiujn Serbio rikoltis per la aliĝo al la iniciato Zono kaj Vojo.

Remorante la viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping en 2016, Vucic diris, ke la vojaĝo kreis fundamenton por starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Serbio kaj Ĉinio, kio multe helpis solvi la ekonomian malfacilon de Serbio. Li aldonis, "Ni intertraktadas kaj ni atendas la alvenon de pli multaj ĉinaj kompanioj al Serbio en diversaj kampoj de energio, industrio, nuntempaj novigemaj teknologioj kaj artefarita inteligento."

Vucic ankaŭ laŭdis la kreskantan nombron de ĉinaj turistoj en Serbio kaj komunajn policajn patrolojn, kiuj estis enkondukitaj lastatempe en Beogrado.

Sekretariejo de la UN, kiu respondecas pri ĉiutaga funkciado de la giganta monda organizo, dimanĉe deklaris planon por redukti sian propran emisiadon je preskaŭ la duono antaŭ 2030.

Departemento pri Tutmonda Komunikado sub la Sekretariejo de la UN diris en gazetara deklaro, ke la sekretariejo adoptis novan 10-jaran Klimatan Agadplanon, kiu celas transformi funkciadon de la sekretariejo por realigi 45-procentan redukton de la forcej-gasa emisiado kaj akiri 80 procentojn da elektro el renovigeblaj energioj antaŭ 2030.

La deklaro estis farita antaŭ la pintkunveno, kiun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres prezidos lunde.

Laŭ raporto de la Mediprogramo de UN, la tutmondaj operacioj de la Sekretariejo de la UN prezentas proksimume 58 procentojn de la raportita forcej-gasa emisiado el la tuta sistemo de la UN.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano prezentos al la Ĝenerala Asembleo de la UN pacan inciaton de la markolo Hormuz kaj protestos kontraŭ la intenco okupigi Iranon pri serio da lastatempaj okazaĵoj en la regiono.

La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke Rouhani faris la rimarkojn dum parolado en kunveno en Tehrano. Li diris, ke la paca iniciato celas voki regionajn landojn unuiĝi por kune certigi la sekurecon de la Persa Golfo, Hormuz-markolo kaj la Omana Golfo. Krome, en la paca iniciato, Irano ankaŭ esprimos sian oponon kontraŭ enmisksiĝo de eksteraj fortoj en aferojn de la regiono. Rouhani akcentis, ke ia ajn aserto atribuanta okazaĵojn en la regiono al Irano estas ripetita mensogo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin