Investo en ĉina merkato de A-akcioj fariĝis konsento de pli da internaciaj kapitaloj

(GMT+08:00) 2019-09-23 19:03:57     Redaktoro:Yu

Ekde lundo, la 23a de septembro, la indico S&P Dow Jones oficiale inkluzivas la ĉinan merkaton de A-akcioj en la indicon S&P Emerging BMI. Samtempe ankaŭ FTSE Russell plialtigi de 5% ĝis 15% la inkluzivan faktoron de la merkato de A-akcioj. Antaŭ nelonge ankaŭ MSCI plialtigis la inkluzivan faktoron de la merkato de A-akcioj de 10% ĝis 15%. La tri ĉefaj indicoj de la monto etendis olivbranĉojn al la ĉina merkato de A-akcioj. Tio plene pruvas, ke la altiro de la ĉina kapital-merkato kaj la ĉina ekonomio senĉese grandiĝas, kaj investo en la ĉina merkato de A-akcioj fariĝis konsento de pli da internaciaj kapitaloj.

Malantaŭ la tri ĉefaj indic-kompanioj estas investantoj, kiuj administras ĉirkaŭ 40 duilionojn da usonaj dolaroj da financaj aktivoj kaj havas urĝan investan postulon. La ĉina kapital-merkato estas favorata de internaciaj kapitaloj ĉefe pro tio, ke kiam la monpolitiko de Usono kaj eŭropaj evoluintaj ekonomioj malstreĉiĝas, Ĉinio, la sola el la ĉefaj ekonomioj de la mondo, restigas sian monpolitikon konstanta, kaj la takso de juanaj aktivoj restas tro malalta. Nun A-akcioj de Ĉinio estas sur la plej malalta nivelo en sia historio. La profit-procento de la Ŝanhaja Miksta Indico estas ĉirkaŭ 13-obla, malpli alta ol tiuj de Dow Jones kaj aliaj ĉefaj indicoj de la mondo. Tio estas granda altiro por internaciaj investantoj.

Samtempe Ĉinio senĉese antaŭenigas reformon de la kapital-merkato por konformiĝi al internaciaj reguloj. Tio vidigas al internaciaj kapitaloj belan perspektivon de la ĉina merkato de A-akcioj kaj firmigas la fidon de investantoj.

Sendube la eniro de internaciaj kapitaloj helpas pluan disvolviĝon de la ĉina kapital-merkato. La nesufiĉa proporcio de longperiodaj fondusoj kaj instituciaj investantoj estas unu el la mankoj de la ĉina kapital-merkato. La eniro de fremdlandaj investantoj, precipe longperiodaj fondusoj plialtigos la stabilecon de la ĉina kapital-merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin