Ĉinio daŭre eligas pozitivan energion por traktado de klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2019-09-24 19:17:27     Redaktoro:Yu

La Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Klimata Agado okazis lunde en la sidejo de la UN en Nov-Jorko, celante antaŭenigi grandskalajn konkretajn agadojn en la reala ekonomio por reagi al klimatŝanĝiĝo. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon. Wang diris dum sia parolado, ke Ĉinio serioze plenumos siajn promesojn sub la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento kaj atingos celojn, kiujn ĝi prezentis al la UN. Ĉinio refoje deklaris sian pozicion pri traktado de klimatŝanĝiĝo en internacia okazo, kio plene reflektis la rezolutecon kaj respondecon de Ĉinio kiel respondeca granda lando.

Speciala raporto publikigita de la Interregistara Komisiono pri Klimatŝanĝiĝo en 2018 montris, ke en la nuna rapido, la tutmonda varmiĝo eble atingos 1,5 celsiajn gradojn en la periodo de 2030 ĝis 2052, kaj la varmiĝo de 2 celsiaj gradoj eble aperos pli frue.

La Pintkunveno de la UN pri Klimata Agado emfazis 9 ĉefajn agadojn, inkluzive de klimataj fondusoj, transformiĝo de energio, industria trasformiĝo, solvioj bazitaj sur naturo, junularo kaj mobilizo, kaj socia transformiĝo, kaj vokis registarojn, urbojn, entreprenojn kaj individuojn partopreni en ellaboro de fareblaj solvoj en la 9 kampoj. La kunveno emfazis, ke ĉiu trarompo en iu ajn kampo estas kontribuo al la homaro.

Ĉinio kiel respondeca granda lando ĉiam rigardas traktadon de klimatŝanĝiĝo kiel internan postulon pri sia daŭripova disvolvado kaj respondecon pri konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Per teknologia novigado kaj institucia reformo, Ĉinio jam fariĝis la plej granda lando en energiŝparo, uzado de novaj kaj renovigeblaj energioj en la mondo. Ekologia progreso estis enskribita en la nacian strategion pri disvolvado.

Ban Ki-moon, eksa ĝenerala sekretario de la UN, diris, "Ni estas la unua generacio, kiu povas elradikigi malriĉecon, kaj la lasta generacio por traktado de klimatŝanĝiĝo antaŭ troa malfruiĝo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin