Ĉinio enorbitigis novan sateliton por medisondo

(GMT+08:00) 2019-09-25 12:20:55     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede sendis novan sateliton en planitan orbiton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta Gobio.

La satelito Yunhai-102, ĵetita per la portoraketo Changzheng-2D je la 8a horo kaj 54 minutoj matene laŭ pekina tempo, estos uzata ĉefe por sondado de la atmosfera kaj mara medio kaj kosma medio, kaj ankaŭ por regado de katastrofoj kaj aliaj sciencaj eksperimentoj.

La satelito kaj la portoraketo ambaŭ estis ekspluatitaj de la Ŝanhaja Akademio de Spaciala Teknologio de la Ĉina Korporacio de Aerokosmaj Scienco kaj Teknologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin