Komenciĝis ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2019-09-25 12:50:40     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Debato de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermiĝis marde kun la temo "Stimuli multflankajn klopodojn por elimino de malriĉeco, bonkvalita edukado, klimata agado kaj inkluzivo".

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, prezidis la malfermon de la debato. Li alvokis kunlaboron por trakti multajn defiojn alfrontatajn de la mondo, kun la prioritato metita sur la Celojn de Daŭripova Disvolvado.

Li diris, ke akceli internaciajn pacon kaj sekurecon estas la koro de la laboro de la UN, kaj petis mondajn gvidantojn prioritatigi preventon kaj sin dediĉi al elimino de malriĉeco, klimata agado, bonkvalita edukado kaj inkluzivo. Li akcentis, "Ni restis tro multe da tempo ĉe la vojkruciĝo de la homa disvolviĝo. Kaj se ni volus puŝi la homaron atingi sian plej grandan kapablon, ni devas fari komunajn penojn por trovi solvojn al la nesolvitaj malfaciloj de perfortaj konfliktoj, terorismo, naturaj katastrofoj, drogaĉoj kaj seksŝakrado, analfabeteco kaj tiel plu, kiujn suferas milionoj da homoj tra la mondo."

En sia parolado, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres petis mondajn gvidantojn meti homojn sur la unuan lokon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin