Politika deklaracio adoptita en pintkunveno de UN pri celoj de daŭripova disvolvado

(GMT+08:00) 2019-09-25 16:02:06     Redaktoro:Yu

Politika deklaracio estis adoptita en la Pintkunveno de la UN pri Celoj de Daŭripova Disvolvado en la stabejo de la UN en Nov-Jorko marde. La membroŝtatoj promesis en la deklaracio kolekti monon en la venontaj jaroj kaj atingi la celojn de daŭripova disvolvado kun neniu postlasita antaŭ 2030.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, diris en la malferma kunveno, ke la Tagordo de Daŭripova Disvolvado 2030 estas la rezulto de multflankeco, kaj akceli multflankecon estas la sola elekto de la homaro por trakti nunajn kaj venontajn kompleksajn tutmondajn defiojn.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke la homaro jam deviis de la vojo de daŭripova disvolvado. Letalaj konfliktoj, klimataj krizoj, seksperforto, neekvilibra ekonomia kresko, senĉesa plialtigo de la nivelo de ŝuldo kaj akriĝo de komerca streĉeco kreas novajn obstaklojn al atingo de la celoj.

Guterres vokis la tutan mondon preni rimedojn, inkluzive de tiuj por ĉesigo de konfliktoj kaj malebligo de perfortaĵoj, grandigi longperiodan investon por daŭripova disvolvado, kaj bati kontraŭleĝan kapital-fluadon, monlavadon kaj eviton de impostoj, por pli bone subteni evoluantajn landojn en politikaj kaj ekonomiaj reformoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin