Nova gvidosigna konstruaĵo en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2019-09-25 20:38:22     Redaktoro:Yu
Lastatempe en la ŝanhaja distrikto Xuhui stariĝis nova gvidosigna konstruaĵo. Ĝi estas la Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Ĉina Komunikila Grupo kaj baldaŭ estos inaŭgurita.

La Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Ĉina Komunikila Grupo kun planka areo de 265 000 kvadrataj metroj troviĝas en la amaskomunikila amplekso Binjiang en la distrikto Xuhui. La arkitektura ensemblo inkluzivas 5A-klasajn oficejojn kun la areo de 100 000 kvadrataj metroj, kulturan palacon kun areo de 23 000 kvadrataj metroj, kaj komercan spacon de 50 000 kvadrataj metroj. Ok konstruaĵoj estis finkonstruitaj kaj liveritaj por uzo.

Departementoj de Ĉina Komunikila Grupo pri administro de kopirajtoj, sporta industrio, produktado de filmoj kaj televidaj dramoj , ultraaltdifina televido, kaj kulturaj kaj kreemaj projektoj havos siajn stabejojn tie.

La Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Ĉina Komunikila Grupo fariĝos unu el la novaj gvidosignoj en Ŝanhajo. Ĝi estos forĝita kiel pintklasa internacia film-televida bazo, kultura kaj kreema altaĵo, internacia modkrea centro kaj vizitinda ejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin