Xi deklaris malfermiĝon de Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno

(GMT+08:00) 2019-09-26 12:42:01     Redaktoro:Xiong

Merkrede matene, antaŭ la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, oficiale inaŭguriĝis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la malferman ceremonion kaj deklaris la Pekinan Daxing-an Internacian Flughavenon malfermita. Xi ĉirkaŭrigardis la flughavenon kaj esprimis sincerajn dankojn kaj salutojn al oficistoj kaj laboristoj, kiuj okupiĝas pri konstruado kaj funkciado de la flughaveno.

Xi diris, ke la flughaveno estis finkonstruita en malpli ol 5 jaroj kaj sukcese ekfunkciis, kio plene montris grandan forton de ĉina konstruado, enkorpigis la spiriton kaj forton de Ĉinio kaj reflektis politikan avandaĝon de gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj socialisma sistemo en fokusiĝo al gravaj aferoj.

Han Zheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

En decembro de 2014 komenciĝis konstruado de la flugvaneo. Ĝi kiel grava vorko por kunordigita disvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei ludas gravan rolon por internacia transportado kaj estas nova energifonto de la nacia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin