Ekfunkcias Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de ĈKG

(GMT+08:00) 2019-09-26 12:58:28     Redaktoro:Xiong

Ĵaŭde oficiale malfermiĝis la Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Li Qiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĝenerala sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo, inaŭguris la stabejon kaj la ĝenralan stacion. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Ying Yong, ĝenerala vicsekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo kaj ŝanhaja urbesto, kune inaŭguris la nacian bazon de multlingva filma kaj televida produktado kaj dublado de ĈKG.

Shen diris, ke en la pasinta jaro, Ĉina Komunikila Grupo firme memoris vortojn de prezidanto Xi kaj akcelis laborojn por fari novan progreson. Starigo de la Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio estas konkreta rimedo de Ĉina Komunikila Grupo por efektivigo de gravaj instrukcioj de Xi.

La Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de ĈKG kun planka areo de 265 000 kvadrataj metroj troviĝas en la amaskomunikila amplekso Binjiang en la distrikto Xuhui. La arkitektura ensemblo inkluzivas 5A-klasajn oficejojn kun la areo de 100 000 kvadrataj metroj, kulturan palacon kun areo de 23 000 kvadrataj metroj, kaj komercan spacon de 50 000 kvadrataj metroj. Ok konstruaĵoj estis finkonstruitaj kaj liveritaj por uzo.

Departementoj de Ĉina Komunikila Grupo pri administro de kopirajtoj, sporta industrio, produktado de filmoj kaj televidaj dramoj , ultraaltdifina televido, kaj kulturaj kaj kreemaj projektoj havos siajn stabejojn tie.

La Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio fariĝos unu el la novaj gvidosignoj en Ŝanhajo. Ĝi estos forĝita kiel pintklasa internacia film-televida bazo, kultura kaj kreema altaĵo, internacia modkrea centro kaj vizitinda ejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin