ĈKG komencis ampleksan modifon por adaptiĝi al altkvalita disvolvado

(GMT+08:00) 2019-09-26 18:26:50     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde, la 26an de septembro, okaze de la unua datreveno de la gratula letero de prezidanto Xi Jinping al 60-jariĝo de la Ĉina Centra Televido kaj la ĉina televida afero, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) komencis ampleksan modifon de siaj platformoj por adaptiĝi al altkvalita disvolvado.

La ampleksa modifo tuŝas ĝiajn 19 televidajn kanalojn, 17 enlandajn radiokanalojn, platformojn de 44-lingvaj eksterlandaj disaŭdigoj kaj novaj mediatoj, tri ĉefajn centrajn novaĵretejojn, kaj retservojn de la Centra Televido. La modifo enkorpigos la gvidadon de novaj teknologioj kaj celas realigi efikan interiĝon de resursoj kaj kunfandiĝon de ĉefaj faktoroj.

Koncerna estro de Ĉina Komunikila Grupo diris, ke la grupo prenos la modifon kiel okazon por firmigi la pozicion de gravaj amaskomunikiloj kaj klopodos por forĝi internacian pintklasan amaskomunikilon kun granda gvidforto kaj grava influo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin