Plua diligenta klopodo estas la plej bona saluto al herooj

(GMT+08:00) 2019-09-29 17:12:08     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping premiis 42 ĉinajn kaj eksterlandajn laŭreatojn per tri specoj de medaloj, la Respublika Medalo, la Amikeca Medalo kaj naciaj honoraj titoloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la ceremonio, donante noblan saluton al ili.

Xi diris, ke tiuj laŭreatoj estas reprezentantoj de milionoj da eminentuloj, kiuj kontribuas por la afero de la partio kaj la popolo. Ili reflektas la spiriton de la ĉina nacio kaj kernajn socialismajn valorojn, kaj iliaj heroaj faroj kaj kontribuoj estos enskribitaj en la historion de la Popola Respubliko de Ĉinio.

Xi aldonis, ke la partio kaj la ŝtato ĉiam donas grandan gravecon de premio al heroaj modeloj. Hodiaŭ ni laŭdas kaj honoras ilin kun plej alta standardo, kio celas disvastigi ilian karakteron de lojaleco, persisteco kaj simpleco.

Inter 36 ĉinaj premiitoj, estas kamparana labora modelo Shen Jilan, kiu iniciatis kaj antaŭenpuŝis enskribon de "sama laboro por sama salajro de virinoj kaj viroj" en la konstitucion, iniciatinto de hibrida rizo Yuan Longping, kiu faris grandan kontribuon al nutraĵa sekureco de Ĉinio kaj nutraĵa provizado de la mondo en pasintaj 50 jaroj, ktp, ili ĉiuj pene laboras en siaj postenoj kun sincereco, persisteco kaj simpleco kaj klarigis la spiritojn de kreado, klopodado, solidaliĝo kaj revo de la ĉina nacio.

Estas atentinde, ke 6 internaciaj amikoj estis titolitaj per la "Amikeca Medalo", la plej nobla honora medalo de Ĉinio al eksterlandanoj. Ili estas Raul Modesto Castro Ruz, kiu aktive akcelis establon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo, tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn, kiu longperiode sin dediĉis al plivastigo de ĉina tradicia kulturo, tanzania eksĉefministro Salim Ahmed Salim, kiu faris elstaran kontribuon al restarigo de laŭleĝa sidloko de Ĉinio en la UN, ktp.

Xi esprimis sinceran dankon al ili kaj diris, ke hodiaŭ ankaŭ malnovaj amikoj kaj bonaj amikoj de la ĉina popolo, kiuj donas subtenon kaj helpon dum longaj periodoj, estis premiitaj. Ni sincere dankas ilin pro ilia kontribuo por la ĉina disvolviĝo. La ĉina popolo volas labori kun popolanoj de diversaj landoj, antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por ke nia planedo estu pli kaj pli bela.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin