Novaĵoj  (Septembro 30)

(GMT+08:00) 2019-09-30 15:20:09     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 30a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping omaĝis al naciaj herooj en Tian'anmen Palaco; Prezidanto Xi gratulis ĉinan virinan volejbalan teamon pro ŝia ĉampioneco. Sekve estos la programeroj Saluton, Esperantujo kaj Observu.

Lunde antaŭtagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj la ŝtato ĉeestis la omaĝon al la forpasintaj naciaj herooj en Tian'anmen Palaco.

La gvidantoj kaj la reprezentantoj kune promensis ĉirkaŭ la Monumento al la Popolaj Herooj por memori la Tagon de Landaj Martiroj antaŭ la Nacia Tago.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulon al la ĉina virina volejbala teamo, post kiam ŝi akiris ĉampionon de la Monda Pokalo 2019 en la japana urbo Osako.

Xi diris, ke la teamo sukcese defendis la ĉampionecon kun 11 konsekvencaj venkoj, kio honorigas la patrolandon kaj la popolon.

Xi aldonis, ke volejalaj atletoj ne timis fortajn rivalojn, kuraĝe luktis kaj plene montris spiriton de solidareco, kunlaboro kaj obstina lukto.

Xi akcentis, ke la jaro 2019 markas la 70-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), kaj grandiozaj atingoj en la pasintaj 70 jaroj estis faritaj per komunaj klopodoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina popolo el ĉiuj etnaj grupoj.

Li esperis, ke la teamo konservos altnivelan batalspiriton kaj gardos sin de aroganteco kaj malpacienco por akiri pli rimarkindan rezulton.

Marde antaŭtagmeze okazos la granda kunveno de la celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en Tian'anmen Palaco. La ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono faros gravan parolon. Sekve estos grandioza militparado kaj amasparado.

La platformoj de Ĉina Komunikila Grupo, inkluzive de la esperanta servo, elsendos ĉelokajn programojn.

Lunde Ĉina Komunikila Grupo elsendos la dokumentan filmon "Nova vivo de Ĉinio", kiu prezentas la bildojn pri fondiĝo de la Ĉina Popola Respubkiko.

La filmo konsistas el multaj materialoj, kiuj estis ne publikigitaj antaŭe. Ili estis fotitaj de sovetiaj majstroj pri dokumenta filmo antaŭ 70 jaroj. La specialistoj venis al Ĉinio kaj registris naskiĝon de nova Ĉinio.

En la filmo estas planoj pri kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj pri pri ĝojaj scenoj de pekinaj civitanoj.

Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto de internacia intertraktado, dimanĉe diris en gazetara konferenco pri aktivado al 70-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), ke unu semajnon post la nacia festo, Liu He, ĉina vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la altnivela komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, gvidos delegacion al Vaŝingtono por la 13a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke antaŭ nelonge, ĉina kaj usona ekonomiaj kaj komercaj teamoj okazigis vicministran konsiliĝon en Vaŝingtono, faris konstrueman diskuton pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de komuna zorgo kaj interŝanĝis opiniojn pri konkretaj aranĝoj de la 13a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Wang aldonis, ke la ĉina starpunkto pri la intertraktado estas konsekvenca kaj klara. Pri tio, Wang reasertis la principon de Ĉinio, dirante, ke ambaŭ flankoj devas serĉi la solvon per egala dialogo laŭ principoj de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kio ne nur konformas al interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ favoras al la mondo kaj popoloj de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin