Ĉinio faras efikan kontribuon al la monda malriĉeca forskuado

(GMT+08:00) 2019-10-04 15:39:06     Redaktoro:Li

Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, la naŭdek jara agrikultura sciencisto Yuan Longping estis premiitaj de la Respublika Medalo. Sinjoro Yuan, longtempe studas kaj disvastigas hibridan rizon kaj faris kontribuon al la ĉina grena sekureco kaj la monda grena livero. Liaj laboroj kaj kontribuoj estas rigardataj kiel simbolo de ĉina sin liberigo de la malriĉeco.

Dum longa tempo, ĉina grena produktokvanto stabile okupas la unuan lokon de la mondo. Samtempe, ĉinaj laboroj por sin liberigi de la malriĉeco gajnis grandan sukceson. En la pasintaj 70 jaroj, sume 850 milionoj da ĉinaj popoloj sin liberigis de la malriĉeco.

Ĉinio estas la plej granda disvolviĝanta lando, en la pasintaj 70 jaroj, la atingoj pri malriĉeca forskuado efike rapidigis la progreson de la mondo por sin liberigi de la malriĉeco. La ĉina modelo liveris ĉinan saĝon kaj ĉinan planon al la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin