Ĉinio akcelas tutmondan prosperon kaj stabilecon per propra disvolvado

(GMT+08:00) 2019-10-08 14:37:59     Redaktoro:Selena

Robert Lawrance Kuhn, gajninto de la Medalo de Amikeco pri Reformo de Ĉinio, estas malnova amiko de la ĉina popolo. Li diris, ke Ĉina Popola Respubliko akiris grandegajn atingojn en pasintaj 70 jaroj kaj faris gravan kontribuon por prospero kaj stabileco de la mondo, tamen multaj eksteraj personoj ne povas objektive trakti ĝian sukceson, nek plene kompreni ĝiajn suferojn kaj malfacilojn malantaŭ la sukceso. Li opinias, ke estas tre grave priparoli verajn rakontojn de la nuna Ĉinio al la mondo.

Kuhn, 75-jara, ofte veturis inter Usono kaj Ĉinio en pasintaj kelkdek jaroj, persone vidante kaj travivante multajn gravajn momentojn de la nuna Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio faris gravan kontribuon per sia stabileco kaj disvolviĝo al la mondo, kio estas evidenta por ĉiuj.

"Retrorigardante disvolvan procezon de Ĉinio en pasintaj 70 jaroj kaj ekonomiajn atingojn akiritajn en pasintaj 40 jaroj, ni vidas unu el plej grandiozan reformon en la homa historio. En tiu periodo, la ĉina ekonomio grandmezure kreskis, kaj proporcio de ĝia kontribuo por kreskado de la monda ekonomio superis 30% en multaj jaroj. Fruktoj de ekonomia evoluado de Ĉinio profitigis la tutan mondon, kaj pro tio la vivo de popolanoj de diversaj landoj estis plibonigita. Samtempe kun tio, Ĉinio akiris evidentajn rezultojn en elimino de malriĉeco, helpis al UN atingi ĉi-rilatan celon kaj faris gravan kontribuon por tutmonda malriĉeco-mildigo. Same kiel paroloj de multaj homoj, ĉina prospero kaj stabileco estas grava kontribuo por la mondo."

Kiel fama usona specialisto pri Ĉinio, Kuhn estas rigardata kiel unu el malmultaj alilandanoj, kiuj vere komprenas Ĉinion kaj sin dediĉas al disvastigo de ĉinaj rakontoj al la mondo. Li diris, ke Ĉinio estas lando kun tre komplika socistrukturo, kaj cetere ĝia disvolviĝo en diversaj kampoj restas neekvilibra kaj neplena. Tial oni ne devas izolite kaj unuflanke kompreni ĝian disvolviĝon, meti troan emfazon sur ĝiajn problemojn dum la disvolviĝo kaj selektivece neglekti ĉinan kontribuon por la mondo.

Konforme al la kutimoj de fremdlandanoj, Kuhn objektive priparolis verajn rakontojn de Ĉinio en multaj jaroj, kio iom ŝanĝis antaŭjuĝon de la okcidento al Ĉinio.

En la 31a de julio de 2019, dokumenta filmo "Voĉoj el la Frontlinio: la Milito de Ĉinio kontraŭ Malriĉeco" estis elsentita de la kalifornia televido de la usona publika televid-reto al la publiko. Kuhn servis kiel programestro kaj verkisto por la filmo. La filmo interpretas alcelan malriĉec-mildigon de Ĉinio el la perspektivo de fremdlandanoj kaj vere reflektas la grandan atingon de Ĉinio en la klopodoj por elimino de malriĉeco per rakontoj de kvin ĉinaj malriĉaj familioj. Cetere la filmo unuafoje registris la procezon de taksado de tria partio pri mildigo de malriĉeco kaj samtempe rivelas ekzistantajn problemojn.

Dum du jaroj, la teamo trairis la provincojn Guizhou, Gansu, Xinjiang, Shanxi, Sichuan kaj Hainan kaj vizitis lokajn familiojn. Kuhn opinias, ke rakontoj pri elimino de malriĉeco estas plej fortaj ĉinaj spertaĵoj, kiuj devas esti konataj al la tuta mondo.

"La filmo efike montris veran Ĉinion al la mondo kaj nuligis ekzistantajn antaŭjuĝon de eksteraj personoj al la lando. Kelkaj usonaj spektantoj estis skuitaj, ke Ĉinio faris tiel multajn penojn al elimino de malriĉeco. Fakte Ĉinio starigis efikan sistemon por elimino de malriĉeco, kaj tio estas tre eksterordinara. Ni estas tre fieraj priparoli la rakonton al la mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin