Ĉefministro Li renkontiĝis kun fremlandaj gvidantoj

(GMT+08:00) 2019-10-09 18:17:00     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis aparte kun kirgiza unua vicĉefministro Boronov, azerbajĝana vicĉefministro Abutalybov kaj kamboĝa vicĉefministro Hor Nanhong, kiuj estas en Ĉinio por ĉeesti la fermon de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio.

Dum renkontiĝo kun Boronov, Li diris, ke Ĉinio volas grandigi komercon kun Kirgizio, profundigi pragmatan kunlaboron en investo kaj aliaj kampoj kaj antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Boronov diris, ke Kirgizio donas grandan gravecon al profundigo de ampleksa strategia partnereco kun Ĉinio, kaj volas striktigi kontaktojn inter altranguloj, vastigi komercan kaj investan kunlaboron kaj liveri oportunojn al ĉinaj investantoj.

Tiuj gvidantoj sinsekve gratulis Ĉinion pro la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko kaj admiris ĝian grandan atingon en pasintaj 70 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin