Ĉinio konservas bonan tutmondan konkurenckapablon

(GMT+08:00) 2019-10-09 19:48:46     Redaktoro:Yu

Merkrede en Ĝenevo, la Monda Ekonomia Forumo publikigis Raporton pri Tutmonda Konkurenckapablo 2019. Laŭ la raporto, Ĉinio okupas la 28an lokon egalan kun tiu en la lasta jaro. Tio montris, ke Ĉinio plu konservas bonan tutmondan konkurenckapablon.

La raporto estis establita antaŭ 40 jaroj. Ĉi-jara raporto analizis la konkurenckapablon de 141 ekonomioj, kiuj konsistigas 99% de la monda ekonomio, kaj la taksado tuŝas 12 erojn, inkluzive de infrastruktura konstruo, makroekonomia stabileco, merkata skalo, financa merkato, kaj noviga kapablo.

Granda merkato kaj makroekonomia stabileco estas fundamento de la konkurenckapablo de Ĉinio. La raporto de la Monda Ekonomia Forumo montris, ke Ĉinio akiris maksimumajn poentojn laŭ la merkata skalo, okupante la unuan lokon de la mondo, kaj 98,8 poentojn laŭ makroekonomia stabileco. Ĉinio havas proksimume 1 400 milionojn da loĝantoj, kaj grandan merkaton kun pli ol 400 milionoj da mezenspezaj konsumantoj, kio ludas neanstataŭigeblan rolon por grandigi enlandan postuladon kaj altiri fremdlandajn investaĵojn. Krome, Ĉinio estas ankaŭ stabiligilo de la monda ekonomio. Ekde 2006, ĝi okupas la unuan lokon de la mondo laŭ kontribuo al la monda ekonomio, servante kiel la ĉefa motoro por la monda ekonomio. Ĉinio senĉese plilarĝigas sian malfermon, konservas stabilecon kaj kontinuecon de sia makroekonomia politiko kaj injektas certecon en la tutmondan mondan ekonomion.

Ankaŭ kontinua plifortiĝo de la noviga kapablo liveras energion por leviĝo de la tutmonda konkurenckapablo de Ĉinio. La raporto montris, ke pro rapida kresko de la noviga kapablo, Ĉinio okupas la 24an lokon de la mondo.

La raporto de la Monda Ekonomia Forumo refoje reliefigis la gravecon de malfermo kaj kunlaboro. Malgraŭ la leviĝo de komerca protektismo kaj unuflankeco, Ĉinio firme grandigos malfermon, kaj serĉos kungajnan kunlaboron por konservi sian ekonomian konkurenckapablon kaj profitigi sian popolon kaj ankaŭ por injekti viglecon en la mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin