Disvolvado de servokomerco bezonas pli striktan internacian kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-10-11 20:28:43     Redaktoro:Yu
 Antaŭ nelonge en Ĝenevo, la Monda Organizo pri Komerco publikigis Raporton pri Monda Komerco 2019, kiu montris, ke servokomerco jam fariĝis la plej vigla parto de internacia komerco, kaj ĝia proporcio kreskis de 9% en 1970 ĝis nunaj pli ol 20% kaj kreskos plu en la venontaj jardekoj. Tial plifortigo de internacia kunlaboro en servokomerco estas aparte grava sub la nuna situacio kun leviĝantaj komerca protektismo kaj unuflankeco.

Servokormeco helpas al landoj ŝanĝi sian manieron de ekonomia disvolvado, optimumigi industrian strukturon kaj pliigi laborpostenojn. La raporto de la Monda Organizo pri Komerco diris, ke en 2015, la servokomerca proporcio en evoluintaj landoj jam superis 50%. Sub la nuna situacio de ekonomia transformiĝo, servokomerca ludas aparte gravan rolon kiel ekonomia akcelilo. Por disvolvi servokomercon, Ĉinio starigis eksperimentajn regionojn pri novigema disvolvado de servokomerco en 17 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, 31 demonstrajn urbojn pri subkontraktaj laboroj kaj 13 bazojn de kultura eksportado.

La plej urĝa tasko por forigo de komercaj barieroj estas fortigi internacian kunlaboron. La raporto emfazis, ke pro limigo de translanda servokomerco kaj reglamentado de multaj servaj sektoroj, barieroj de servokomerco estas plimultaj ol tiuj de varkomerco. Ĉinio kiel respondeca granda lando ĉiam sin dediĉas al forigo de komercaj barieroj. La malfermo de ĝia financa sektoro atingis grandan trarompon en la lastaj jaroj. Ĉinio faciligis merkatan aliron de sektoroj de banko, valorpaeroj kaj asekuro. Laŭ negativa listo pri fremda investo, publikigita en junio, Ĉinio jam malstreĉis aŭ nuligis al fremdlandaj investantoj la restriktojn de ŝipagentejoj, urba gaso, kinejoj, maklerista servo pri prezentado kaj valoraldonaj telekomunikaj servoj.

La raporto montris, ke antaŭ 2040, la proporcio de servokomerco kreskos ĝis triono de la monda komerco. Meze de la nuna ekonomia situacio ĉiuj landoj devas konscii grandan potencialon de servokomerco kaj kunigi manojn por forigi politikajn bariferojn kaj malfermi belan estontecon de servokomerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin