Xi kaj Macron konsentis kune subteni multflankecon kaj trakti tutmondajn defiojn

(GMT+08:00) 2019-10-16 12:28:43     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron konsentis marde en telefona konversacio kunigi manojn por subteni multflankecon kaj trakti tutmondajn defiojn.

Xi diris al Macron, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos malferman strategion de reciproka profito kaj laboros kune kun popoloj de la mondo, inkluzive de la franca popolo, por antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Xi dankis Macron pro lia varma gratula mesaĝo okaze de la 70-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

La ĉina prezidanto diris, ke li volas subteni interŝanĝojn kaj komunikadon kun Macron, kaj kunigi manojn kun la franca prezidento por puŝi duflankan kunlaboron rikolti pli altkvalitajn rezultojn, subteni multflankecon, oponi unuflankecon, antaŭenigi malferman mondan ekonomion kaj trakti tutmondajn defiojn. Li aldonis, ke la ĉina flanko aktive subtenas Francion en okazigo de la dua Pariza Forumo pri Paco, kaj bonvenigas Francion partopreni en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kiel honora gasto.

Macron diris, ke la ŝtata vizito de Xi al Francio en marto efike antaŭenpuŝis la disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Li diris, ke Francio volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, civila nukleenergio, aviado kaj kulturo, revigligi multflankecon kaj labori kune kun Ĉinio por trakti ĉefajn tutmondajn problemojn inkluzive de la medio kaj klimatŝanĝiĝo. Li aldonis, ke li volas subteni proksimajn interŝanĝojn kun Xi kaj atendas viziti Ĉinion refoje balda

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin