Ĉinio vokas Turkion haltigi militajn operacojn en Sirio

(GMT+08:00) 2019-10-16 12:30:26     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio vokas Turkion haltigi militajn operacojn kaj reveni al la ĝusta vojo por serĉi politikajn solvojn.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam oponas uzon de armita forto en internaciaj rilatoj, kaj subtenas, ke ĉiuj partioj serioze observu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kaj solvu problemojn per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj en la kadro de internacia leĝo.

Geng faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la militajn operacojn de Turkio en nordorienta Sirio, kiuj komenciĝis la 9an de oktobro kaj jam estigis viktimojn. Li diris, ke la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj kaj protektataj. La kontraŭterorisma situacio en Sirio restas severa, kaj rilataj militaj operacoj eble kaŭzos la fuĝon de teroristoj kaj revigliĝon de la grupo Islama Ŝtato. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas Turkion surŝultrigi sian respondecon kaj kune bati terorismon kun la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin