La vojo de Britio je ties eliro el EU ankoraŭ estas nebula

(GMT+08:00) 2019-10-18 16:51:20     Redaktoro:Xiong

Kiam la ekstera mondo ĝenerale sentis sin pesimista pri tio, kiam Eŭropa Unio (EU) kaj Britio povos atingi novan interkonsento pri eliro de Britio el EU, la du partioj tamen respektive eligis informon antaŭtagmeze de la 17a de oktobro en Bruselo, asertante, ke ili atingis novan interkonsenton. Tiam restos nur ses horoj ĝis kiam oficiale okazos la novarunda pintkonferenco de EU.

Nuntempe la oficiala teksto de la nova interkonsento pri eliro ankoraŭ ne estas publikigita, sed EU montris, ke la du partioj jam trovis solvon pri la dogana unio de la regiono Nord-Irlando, la aranĝo de solflanka merkato kaj aliaj problemoj, tio estas, kiam Britio liberiĝos de EU, en la insulo Irlando ne ekzistos "malmola landlimo".

La prezidento de la Eŭropa Komisiono Juncker juĝis, ke tio estas justa kaj ekvilibra interkonsento, dum la brita ĉefministro Johnson deklaris, ke Britio ricevis grandan interkonsenton, kiu havigos al Britio aŭtonomecon. Evidente, gvidantoj de EU kaj de Britio ĉiuj estas kontentaj pri la nova interkonsento.

La eliro de Britio daŭris jam tri jarojn. Kial subite estiĝis la informo ke la nova interkonsento estis atingita? Tial ke, la pintkonferenco de EU, okazanta en Bruselo, estas unika kunveno por gvidantoj de ĉiuj landoj de EU antaŭ la 31a de oktobro, ĉar laŭ plano Britio devas fini sian eliron antaŭ tiu dato. Do tio ankaŭ estas unika okazo de Britio por atingi interkonsenton.

Estas evidente, la nova interkonsento estis devigita ellaboriĝi pro la tempo, sed tio ne signifas, ke la eliro de Britio el EU estas definitive plenumita, sed ĝi ankoraŭ estas en necerteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin