Ĉina vicĉefministro emfazas profundigitan kunlaboron kun translandaj kompanioj

(GMT+08:00) 2019-10-20 13:38:55     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Han Zheng sabate akcentis klopodojn por plibonigo de la komerca medio por profundigi reciprokprofitan kunlaboron kun translandaj kompanioj.

Han faris la rimarkojn, kiam li alparolis la malferman ceremonion de la 1a Qingdao-a Pintkunveno de Translandaj Kompanioj, kiu malfermiĝis en Qingdao en la ĉina orienta provinco Shandong.

Han diris, ke translandaj kompanioj ludis pozitivajn rolojn en la daŭra ekonomia kresko de Ĉinio, ĉar ili alportis altnivelajn teknikajn ekipaĵojn, riĉajn administrajn spertojn, altkvalitajn produktojn kaj servojn kaj avangardajn novigajn resursojn dum pli ol 40 jaroj. Li emfazis, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun registaroj de aliaj landoj, translandaj kompanioj kaj diversaj merkataj partoprenantoj por profundigi reciprokprofitan kunlaboron, disvolvi malferman ekonomion kaj dividi brilan estontecon. Ĉinio nutros pli bonan komercan medion por translandaj kompanioj per plimalaltigo de tarifoj kaj nuligo de ĉiuj specoj de ne-tarifaj barieroj. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en noviga kaj inteligenta fabrikado, verda disvolvado, tutmonda regado kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin