"Ĉina solvo" helpas konstruadon de komunumo kun komuna estonteco en retspaco

(GMT+08:00) 2019-10-21 12:25:54     Redaktoro:Yu

La 6a Monda Interreta Konferenco dimanĉe malfermiĝis en Wuzhen en la ĉina orienta provinco Zhejiang. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al la konferenco gratulan leteron. Li analizis perspektivon de disvolvado de la interreto kaj akcentis, ke bone disvolvi, uzi kaj regi la interreton por profito al la homaro estas la komuna respondeco de la internacia komunumo. Li vokis ĉiujn landojn kune antaŭenigi la tutmondan regadon de retspaco kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco en retspaco. Lia alvoko montris la grandan animecon kaj respondecon de Ĉinio kiel granda lando kaj vekis vastajn resonojn de la ĉeestantoj.

Neniu lando povas realigi nacian sekurecon sen retsekureco. Ĉinio estas unu el la viktimoj de retatakoj kaj ankaŭ firma protektanto de retsekureco. Antaŭ kvar jaroj, ĉina prezidanto Xi proponis la ideon pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco kaj profunde eksplikis "kvar principojn" kaj kvinpunktan proponon", kio vekis grandan atenton kaj gajnis vastan konsenton de la internacia komunumo. Ĉi-foje li denove emfazis en sia gratula letero klopodojn por akcelo de tutmonda regado de retsekureco kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco.

Antaŭ ĉi-jara interreta konferenco, la organiza komitato publikigis dokumenton pri komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco, eksplikante vidpunktojn kaj proponojn de Ĉinio. La dokumento vokas la internacian komunumon kunigi la manojn por konstrui retspacon en komunumon de disvolvado, komunumon de sekureco, komunumon de respondeco, kaj komunumon de interesoj por profitigi la homaron. Tio estas nova kontribuo al disvolvado kaj regado de la interreto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin